Nova retejo - nova blogo!
10.12.2010, 16:00Saluton kaj Bonvenon en mia nova blogo!
Mia retejo revenis - sufiĉe longe vi devis atendi! Fakte la strukturo jam de jaroj pli malpli estis certa... sed aspekto kaj tekniko ofte ŝanĝigis kaj mi ĉiam rekreis ilin. Nun finfine mi atingis finan rezulton.
Me kredas ke eble kelkaj informoj pri la retejo povus interesi vin. Sufiĉe facilas superrigardi la enhavojn, kaj neniu kiu sufiĉe longe konas min surpriziĝu pro la dulingveco. Mi pli volas paroli pri la tekniko.
Mia nove retejo intence estas tre dinamike kaj uzas multe da AJAX - mi volas montri, kion oni hodiaŭ povas fari per tio kaj kiom mi kapablas. Oni ja ankaŭ konas Flash-retejojn - ankaŭ tian mi estus povinta konstrui sed tiu-ĉi havas ĉion kion Flash-paĝo ankaŭ havas. Konfesu, unu ĝi iomete aspektas kiel Flash, ĉu ne? La retejo funkcias laŭ mia scio sen problemoj en ĉiuj konataj kroziloj - se dezir- aŭ bezonata kompreneble ankaŭ sen JavaScript.
Mi skribis la retejon en JavaScript kaj PHP. Mi nur aldone uzas jQuery kun partoj de jQuery UI (sen Resize, mi mem reskreis tion) kun la aldonaĵoj Flip! (ŝanĝita), Hashchange kaj Background-Position Animations. La Google Closure Compiler kompaktigas ĉiujn JavaScript-dosierojn de 193KB al 187 KB, gzip ankoraŭ malpligrandigas ĉion al 53 KB. Simila afero okazas al la CSS-Dosieroj de mia retejo, kiuj per cssmin kaj gzip ankoraŭ ŝrumpas de 14KB al 2KB.
Kvankam mia retejo estas kreita de PHP kaj ankaŭ estas ŝanĝita per memkreita CMS, ĝi tamen estas statika. En sekreta sekcio de mia servilo mi povas rigardi la aktualan staton de mia retejo, sed tio, kion oni vidas ĉe www.NoMoKeTo.de, nur estas kopio de mia retpaĝo de la lasta dato en kiu mi aktualigis ĝin. PHP-skripto kreas je mia ordono pli ol 1500 HTML- kaj JSON-dosierojn. La solaj dinamikaj partoj de mia retejo estas la aŭtomata lingvorekono dum la unua vizito kaj la ekranfono-kreilo. Ĉiuj aliaj HTTP-petoj dank al mod_rewrite tuj montras al statikaj dosieroj, kio forte plialtigas la rapidecon de mia retejo.
Pri mia blogo mi nur povas diri: Ne ekspektu tro de mia ĝi. Ĝia unua celo estas informi pri miaj projektoj. Sed mi ne malimplicas, ke ankaŭ povas aperi afiŝoj pri aliaj temoj.
Ankaŭ la blogo uzas memskribitan programon, sed male al mia retejo ne estas statika. Mi finfine forlasas Wordpress, kiu neniam povis konvinki min pro manko de rapideco kaj plurlingveco. Elstara detalo estas, ke mi tradukas ĉiujn komentojn.
Fine mi volas danki al ĉiu, kiu subtenis la kreadon de la retejo. La unua persono estas Raphael Michel, la sola beta-testanto. Krome mi dankas al Joop Kiefte kaj André Müller por ideoj pri kunvenaj Esperanto-tradukoj de titoloj kaj kategorinomoj de mia retejo. Ankaŭ dankon al Wishu, kiu senfine ĝuste memorigis min pri la diferenco inter la germanaj vortoj "Website" kaj "Homepage". Mi ankaŭ dankas al la multaj homoj (speciale al Domenic Schröder), kiuj vidis kaj prijuĝis la unuan malneton.
Mi deziras al vi multan plezuron esplorante mian novan retejon!
(Mi kompreneble ĝojas pri komentoj!)
Saluton Nils,
per unu vorto: Ŝika! :-)
La retejo vere estas granda sukceso kaj la kombina de JQuery kun ĉiuj aliaj elementoj vere estas genia. Agrable spektebla. Bonega laboro!
Aspektas bonege ;D
Mi ne tiom spertas pri programaj aferoj sed uzado bonas
vi bone inventis ;]
mfg
Erik
Mi nur povas konsenti kun Erik.
Mi ankaŭ ne vere spertas pri tiuj programaferoj... ;-D
Do, bone farita Nils!
Bonegaj fotoj :D
Mi ne scias kion ankoraŭ skribi...
Do mi ne faras :P
Salutojn
Katrin
Saluton Nils,
bonege la atendano havis bonan kialon.
La tekniko vere multe impresas min. Vie retejo vere estas tre bele ekzemplo de bonaspekta kaj moderna retprogramado sen kompleksa grafika subteno de Photoshop ktp.
Schorschi
La aliaj komentas tiom formalaj.
Hey, amiko! *mi-tiom-mojosas*
Mian opinion vi jam sufĉce konas, ĉar mi ja estis la sola Beta-testanto kaj sole rajtis testi la tutan aferon jam de monatoj *fieras*. Vi ne vere povas ekspekti, ke mi legas la tutan blogafiŝon, sed mi superflugis ĝin kaj ja ĉiukaze sufiĉe bone scias, kielmaniere via retejo funkcias. Mi ja sufiĉe kunvivis vian malesperon kaj ĝojon per Skype.
Do fine mi povas diri ke neniu estas perfekta sed via retejo teknike kaj aspekte jam alproksimiĝas perfektecon. Laŭ mia opinio ŝajne ankoraŭ mankas multaj enhavoj, sed konkrete mi ne havas proponon por plibonigi la aferon :-)
Raphael
Mallonge kaj kompakte:
Tre ŝika. Eĉ funkcias sur HTC Desire. Ĉiuj efektoj funkcias senprobleme kaj la uzado estas sufiĉe facila.
Fakte mi ekspektis, ke la atendado estintos vana, sed ne malbone.
Nur unu afero ne plaĉas al mi. Le teksto ĉi-tie en la tekstokampo estas tro hela. Malfacilas legi ĝin.
Salutojn
Wishu
Hej,
vere bonega rezulto, bone aspekto, bonaj efektoj. Ankaŭ la fotoj (speciale de Jochgrimm ;-)) vere estas bone integritaj en la retejon.
Vere iĝis bonege, gratulojn.
Salutojn, Justin
Fel, ĉu vi tradukas ĉiujn komentojn?
Jes, ja: Bonaspektas! Vi ne mensogis konstate, ke la retejo ankaŭ bone funkcias sen JavaScript-o. Vera artaĵo, gratulojn :)
Saluton Nils!
Mi vere miras, kiom saĝa vi estas kaj ĝojas kun vi pri via nova retejo. Korakjn gratulojn!
Bonege, ke mi povas ĉi-tie skribi ion sen ensaluti kaj memorigi novan pasvorton. :-)
Tina el Antverpeno
Saluton Nils,
aspektas bone, eĉ funkcias ĉe la mordita Pomo (-; - ankaŭ se mi nur povas doni ĝardentrajnajn konsilojn.
Wörlitz mi speciale rigardis - unu afero ankoraŭ mankas - ni nur diras "ĉenponto" (-;
Do mi deziras al vi pli da kreativa kreado
pluvaj salutoj el Waldau
bahnrolli
Saluton Nils,
komence dankon ke vi menciis min. Mi tre ŝatas vian retejon, sed tion mi ja jam diris al vi ĉe Skype. Tiun-ĉi komenton mi cetere skribas sur mia Optimus One kaj ankaŭ ĉe ĝi via retejo bone funkcias.
Do, bone farita.
Saluton,
Domenic