Kategorio „Retejo“

NoMoKeTo.de translokiĝas

15.04.2012, 19:44

Mi translokigos ĉiujn miajn datumojn, projektojn kaj kompreneble mian retejon kaj blogon dum la venonta semajno. Mi elektis kiel novan provizandon uberspace. Alklaku foje la ligilon, estas mojosa.

Tio nature kaŭzos neatingeblecon de projektoj. La projekto „Online-HackMes“ dume translokiĝos al la servilo de Raphael.

uberspace.de

Manipuli la Foliumilhistorion

12.04.2012, 16:13

Hodiaŭ mi faris etan sed sufiĉe mojosan Ŝanĝon en mia Retejo. Dum ĝis nun nur per ŝanĝo de la tielnomata hash (#blablub) supre en la adreslinio estis videbla, sur kiu subpaĝo oni momente estas kaj tielmaniere ankaŭ la tien- kaj reenirado tra la historio estis realigita, nun vere ŝanĝiĝas la kompleta adreslinio al nova URL-o – tamen la retpaĝo ne estas komplete aktualigita!

Mi rekomendas: Enrigardu (eble malplenigu kaŝmemoron) kaj elprovu.

Nu bone, kiel tio funkcias?

Kiam Raphael antaŭ nelonge vizitis min ni subite rimarkis, ke Facebook, kiu ja fakte estas himno al AJAX, ielmaniere sukcesas manipuli la adreslinion. Scivolema ni ekserĉis kaj eltrovis ke tio estas nova ebleco de HTML5, kiu cetere jam funkcias en plej multaj foliumiloj: La manipulado de la foliumilhistorio.

Kej fakte ne ekzistas multe pli por diri pri tio. Bona priskribo taŭga por ĉiuj foliumiloj troviĝas en la Mozilla Development Network.

Por eltrovi, ĉu la foliumilo subtenas manipuladon de la historio, mi uzas Modernizr. (Mojosa biblioteko, Dankon al Raphael)

Novaĵoj, nun kaj baldaŭ

11.04.2012, 14:13

Hey,

Hodiaŭ mi aktualigis kelkajn tekstojn de la Prezento-Pardo de mia retejo. Prefere simple enrigardu kio estas nova.

Krome mi komencis denove uzi last.fm, do oni nun trovas la ligilon al mia profilo tie sur la ĉefpaĝo de mia retejo.

Momente mi estas iom okupita per mia Abituro. Kio poste venas, mi ankoraŭ ne scias, oni vidos.

Mi rimarkas, ke mi lastatempe tro malofte parolas pri miaj projektoj, kvankam mi faras diversajn interesajn aferojn. Intter alie mi konstruis plenfunkciantan 3D-kinejon, tio je estas sufiĉe mojosa, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne dokumentis la tuton. Silvestre mi faros la tutan denove kaj tiam mi pli bone dokumentos, mi promesas. Se vi partoprenas en JES, vi povas ankaŭ primiri tion surloke. :)

Kaj aliaj projektoj nun ankaŭ certe sekvas – vi vidos! 

Rapidnovaĵo: Google+ kaj Esperanto

19.07.2011, 15:40

Mi ĵus aldonis al mia retejo ligilon al mia profilo ĉe Google+. Krome la artikolo pri Esperanto en mia prezento estis ĝisdatigita kaj korigita.

Novaj fotoj kaj etaj plibonigoj

05.01.2011, 17:43

Hodiaŭ venas la unua aktualigo de mia rejeto. Jen superrigardoj de la ŝanĝoj:

  • Mi aldonis la novan fotoalbumon „Sellen en aŭtuno 2010“. La fotoj estis fotitaj en oktobro 2010.
  • Blogafiŝoj kaj ĉiuj miaj fotoj nun flattreblas. Flattr estas sistemo per kiu vizitantoj povas subteni retejojnalklakante Flattr-butonon. Per tio la kreanto ricevas iom da mono. Membiĝo haveblas je minimume 2€ monate. Do se vi volas subteni min aŭ aliajn rejetojn bonvolu registriĝi ĉe Flattr kaj diligente flattrumu ;-)
  • Multaj homoj ŝajne ne rimarkis la strangajn rulumskalojn de mia retejo. Tio ne plu okazu, ĉar mi metis etan helpilon kiu avertas vin ke ankoraŭ haveblas pli. Aldone nun ankaŭ ebla rulumi per la muso.
  • Sur la ĉefpaĝo nun ankaŭ ekzistas eta rimarko ke la bildetoj destre-sube ne estas dekoracio ;-)

Aldone mi iom plibonigis CSS kaj Javascript aferojn por plirapidigi la retejon.

Krome la nombro de paskaj ovoj (Eastereggs) kreskis - entute nun troveblas 3. Mi deziras al vi multan plezuron! :-)

Se vi ankoraŭ havas plibonigproponojn ne hezitu skribi komenton. Kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj legantoj rajtas komenti :-)

Nova retejo - nova blogo!

10.12.2010, 16:00

Saluton kaj Bonvenon en mia nova blogo!

Mia retejo revenis - sufiĉe longe vi devis atendi! Fakte la strukturo jam de jaroj pli malpli estis certa... sed aspekto kaj tekniko ofte ŝanĝigis kaj mi ĉiam rekreis ilin. Nun finfine mi atingis finan rezulton.

Me kredas ke eble kelkaj informoj pri la retejo povus interesi vin. Sufiĉe facilas superrigardi la enhavojn, kaj neniu kiu sufiĉe longe konas min surpriziĝu pro la dulingveco. Mi pli volas paroli pri la tekniko.

Mia nove retejo intence estas tre dinamike kaj uzas multe da AJAX - mi volas montri, kion oni hodiaŭ povas fari per tio kaj kiom mi kapablas. Oni ja ankaŭ konas Flash-retejojn - ankaŭ tian mi estus povinta konstrui sed tiu-ĉi havas ĉion kion Flash-paĝo ankaŭ havas. Konfesu, unu ĝi iomete aspektas kiel Flash, ĉu ne? La retejo funkcias laŭ mia scio sen problemoj en ĉiuj konataj kroziloj - se dezir- aŭ bezonata kompreneble ankaŭ sen JavaScript.

Mi skribis la retejon en JavaScript kaj PHP. Mi nur aldone uzas jQuery kun partoj de jQuery UI (sen Resize, mi mem reskreis tion) kun la aldonaĵoj Flip! (ŝanĝita), Hashchange kaj Background-Position Animations. La Google Closure Compiler kompaktigas ĉiujn JavaScript-dosierojn de 193KB al 187 KB, gzip ankoraŭ malpligrandigas ĉion al 53 KB. Simila afero okazas al la CSS-Dosieroj de mia retejo, kiuj per cssmin kaj gzip ankoraŭ ŝrumpas de 14KB al 2KB.

Kvankam mia retejo estas kreita de PHP kaj ankaŭ estas ŝanĝita per memkreita CMS, ĝi tamen estas statika. En sekreta sekcio de mia servilo mi povas rigardi la aktualan staton de mia retejo, sed tio, kion oni vidas ĉe www.NoMoKeTo.de, nur estas kopio de mia retpaĝo de la lasta dato en kiu mi aktualigis ĝin. PHP-skripto kreas je mia ordono pli ol 1500 HTML- kaj JSON-dosierojn. La solaj dinamikaj partoj de mia retejo estas la aŭtomata lingvorekono dum la unua vizito kaj la ekranfono-kreilo. Ĉiuj aliaj HTTP-petoj dank al mod_rewrite tuj montras al statikaj dosieroj, kio forte plialtigas la rapidecon de mia retejo.

Pri mia blogo mi nur povas diri: Ne ekspektu tro de mia ĝi. Ĝia unua celo estas informi pri miaj projektoj. Sed mi ne malimplicas, ke ankaŭ povas aperi afiŝoj pri aliaj temoj.

Ankaŭ la blogo uzas memskribitan programon, sed male al mia retejo ne estas statika. Mi finfine forlasas Wordpress, kiu neniam povis konvinki min pro manko de rapideco kaj plurlingveco. Elstara detalo estas, ke mi tradukas ĉiujn komentojn.

Fine mi volas danki al ĉiu, kiu subtenis la kreadon de la retejo. La unua persono estas Raphael Michel, la sola beta-testanto. Krome mi dankas al Joop Kiefte kaj André Müller por ideoj pri kunvenaj Esperanto-tradukoj de titoloj kaj kategorinomoj de mia retejo. Ankaŭ dankon al Wishu, kiu senfine ĝuste memorigis min pri la diferenco inter la germanaj vortoj "Website" kaj "Homepage". Mi ankaŭ dankas al la multaj homoj (speciale al Domenic Schröder), kiuj vidis kaj prijuĝis la unuan malneton.

Mi deziras al vi multan plezuron esplorante mian novan retejon!

(Mi kompreneble ĝojas pri komentoj!)

Prezento Blogo Fotoj Projekte