Kategorio „Projektoj“

NoMoKeTo.de translokiĝas

15.04.2012, 19:44

Mi translokigos ĉiujn miajn datumojn, projektojn kaj kompreneble mian retejon kaj blogon dum la venonta semajno. Mi elektis kiel novan provizandon uberspace. Alklaku foje la ligilon, estas mojosa.

Tio nature kaŭzos neatingeblecon de projektoj. La projekto „Online-HackMes“ dume translokiĝos al la servilo de Raphael.

uberspace.de

Novaĵoj, nun kaj baldaŭ

11.04.2012, 14:13

Hey,

Hodiaŭ mi aktualigis kelkajn tekstojn de la Prezento-Pardo de mia retejo. Prefere simple enrigardu kio estas nova.

Krome mi komencis denove uzi last.fm, do oni nun trovas la ligilon al mia profilo tie sur la ĉefpaĝo de mia retejo.

Momente mi estas iom okupita per mia Abituro. Kio poste venas, mi ankoraŭ ne scias, oni vidos.

Mi rimarkas, ke mi lastatempe tro malofte parolas pri miaj projektoj, kvankam mi faras diversajn interesajn aferojn. Intter alie mi konstruis plenfunkciantan 3D-kinejon, tio je estas sufiĉe mojosa, ĉu ne? Bedaŭrinde mi ne dokumentis la tuton. Silvestre mi faros la tutan denove kaj tiam mi pli bone dokumentos, mi promesas. Se vi partoprenas en JES, vi povas ankaŭ primiri tion surloke. :)

Kaj aliaj projektoj nun ankaŭ certe sekvas – vi vidos! 

Rapidnovaĵo: bottr estas finita

17.07.2011, 14:51

bottr ekde tuj ne plu estas subtenata. bottr@nomoketo.de ĉe XMPP ne plu estas konektita. Kialo por tio estas teknikaj problemoj, kiuj preskaŭ ĉiutage estis kaŭzitaj sur la servilo kaj mankantaj programpartoj, kies kreado ne estis planite.

Ĉiutaga citaĵo nun estas prizorgata de nova softvaro kaj ekde morgaŭ kiel kutime plufunkcios.

Prezento Blogo Fotoj Projekte