Kiel frenezig fervojo-klientojn.
11.05.2011, 23:37Mi ĵus pasis agrablegan serĉadon, kielmaniere mi povas veturi al la Movie Park. Mi tre ŝatus eviti tion (la serĉadon, ne la viziton en la Movie Park), sed neniam antaŭe la Tarifsistemo de la Germana Fervojo estis pli klara.
Unu la baza situacio: Mi loĝas en Steinfurt en la Tariftereno Münsterland (VGM). Mi volas al Bottrop-Feldhausen en la Tariftereno Rhein-Ruhr (VRR).
Fakte tute facile. Simple entajpi ĉion ĉe bahn.de kaj tuj oni havas la rezulton - sed ekzistas facila vojo kielmaniere multe pli malfaciligi ĉion. Oni aĉetu FunTicket.
Funticket estas Abono de la Münsterland Tereno por Lernantoj en la Tariftereno Münsterland. Per ĝi mi povas ĉiutage (dum lernejaj tagoj ekde la 14a horo) libere veturi tra la Tariftereno Münsterland. Belega afero, tielmaniere mi nur devas pagi parton de la vojo al la Movie Park. Nur tiun patron, kiu estas ekstere de mia Abono.
Se oni rigardas la retejon de la Tariftereno Münsterland, oni malkovras, ke ekzistas transirterenoj - ŝajne terenoj, kiuj ne apartenas al la Tariftereno Münsterland, sed tamen atingeblas per ĝi. Tion oni povus imagi.
Do rapide mi rigardis, kiom for mi povas iri kun mia abono kaj kio estas la vojo kaj la prezo de la lasta stacio en la transirtereno inter la VGM kaj VRR al la Movie Park. Tiam mi rimarkis, ke estis skribita eta 2, kun la informo, ke tio ne validas por VRR trajnoj. Tiu klarigo ne estis tre klara por mi, do mi alvokis la „saĝan numeron por buso kaj trajno“.
Afabla registrita virina voĉo volas inviti min al la parolanta horaro. Per simpla „Weiter“ mi estas konektita al spertuloj, ĉar mi ja ne deziris horaron sed tarifinformojn.
Rapida-ĝoja muziko kun proksimume 120 bpm eksplodas en mian orelon kaj same ĝoja viro bonvenigas min kaj klarigas al mi post 2 minutoj kun malĝoja voĉo (jes, serioze) ke „bedaŭrinde ĉiuj linioj momente estas okupataj“,kaj mi ankoraŭ havu iom da pacienco. Tuj poste mi estas transdonita al vivanta homo.
Rezulto: La FunTicket tute ne validas por transirterenoj. Ĉar por tio ekzistas propra tarifo! Sed tio ne helpas al mi, ĉar ĝi nur validas al la transirterenoj de VRR, ne pli for. Bedaŭrinde mi jes devas veturi pli for por atingi Bottrop.
Do, mi nur devas preni VRR-tikedon por la VRR-Tereno. Sed ekde la lasta stacio de VGM aŭ ekde la unua stacio de VRR? Mi ja devas transiri la tariflimon. Do mi denove al vokis - por rapid-ĝoja ĵamado mi ekscias, ke mi devas informi min pri la NRW-Tarifo.
La NRW-Tarifo (de la franca énervé) - tion mi baldaŭ (post multa serĉado kaj denova alvoko ke la saĝa numero) eltrovis - ankaŭ ne estas la ĝusta elekto. Fakte mi bezonas KonektTikedon NRW.
Dum aldona serĉado mi trovis retejon kiu promesis ke ĝi povus doni ĉiujn informojn pri tio al mi. Post malmulta atendotempo oni informis min, ke tio estas afero de VRR kaj pro tio ili ne povas diri al mi la prezon. Ĉe la retejo de VRR oni tute male ne volis doni al mi informon, ĉar ja evidente la vojaĝo komencas ekster la VRR-tereno. Do, kio nun? Neniu respondecas?
Dank' al la saĝa numero mi ekscias, ke ili al mi ne povas diri ion pri tio al mi, ĉar la KonektoTikedo NRW ne apartenus al la NRW Tarifo. Kompreneble - tio ja estus lokika - kaj kial facile, se ankaŭ eblas komplika? Sed bonŝance ja ekzistas aldona telefonnumero de la germana fervojo, kiu povas helpi al mi pri tio.
„Seb eŭrojn okdek - por unu direkto“ mi tuj ricevis kiel respondo. Ili parkere konas la respondojn, ĉar ili ĉam ricevas tiujn demandojn - tutkompreneble, la sistemo ja estus tute nekomprenebla kaj la informojn oni kiel mortulo fakte ne povus atingi. Kvaroptikedo, Gruptikedo aŭ Tien-/Reentikedo cetere ne ekzistas.
Bone - Finfine tio estas klara. Sed mi trovis aldonajn informojn. Ĉar - kia surprizo! - por tio tikedo tamen validas mia Junula BahnCard 25. Kaj por lernantoj kaj stundentoj ankaŭ ekzistas rabato. Do, finfine, jen mia rezulto:
NRW KonektTikedo (Ne NRW Tarifo) de Tarittereno VGM/RVM al Tariftereno VRR, Tien- kaj reenvojaĝo (je la sama tago) ekde la Tariftereno FunTicket Prezoŝtupo 3-8 ("Reto Münsterland") por unu plenkreskulo (Lernantoj/Studentoj) 2a klaso kun Junula Bahncard 25 2a klaso.
Ĉo por 6,75€. Kial?... Kial. tio. devas. esti. tiom. komplika?