Rapidnovaĵo: Google+ kaj Esperanto

19.07.2011, 15:40

Mi ĵus aldonis al mia retejo ligilon al mia profilo ĉe Google+. Krome la artikolo pri Esperanto en mia prezento estis ĝisdatigita kaj korigita.

Rapidnovaĵo: bottr estas finita

17.07.2011, 14:51

bottr ekde tuj ne plu estas subtenata. bottr@nomoketo.de ĉe XMPP ne plu estas konektita. Kialo por tio estas teknikaj problemoj, kiuj preskaŭ ĉiutage estis kaŭzitaj sur la servilo kaj mankantaj programpartoj, kies kreado ne estis planite.

Ĉiutaga citaĵo nun estas prizorgata de nova softvaro kaj ekde morgaŭ kiel kutime plufunkcios.

Kiel frenezig fervojo-klientojn.

11.05.2011, 23:37

Mi ĵus pasis agrablegan serĉadon, kielmaniere mi povas veturi al la Movie Park. Mi tre ŝatus eviti tion (la serĉadon, ne la viziton en la Movie Park), sed neniam antaŭe la Tarifsistemo de la Germana Fervojo estis pli klara.

Unu la baza situacio: Mi loĝas en Steinfurt en la Tariftereno Münsterland (VGM). Mi volas al Bottrop-Feldhausen en la Tariftereno Rhein-Ruhr (VRR).

Fakte tute facile. Simple entajpi ĉion ĉe bahn.de kaj tuj oni havas la rezulton - sed ekzistas facila vojo kielmaniere multe pli malfaciligi ĉion. Oni aĉetu FunTicket.

Funticket estas Abono de la Münsterland Tereno por Lernantoj en la Tariftereno Münsterland. Per ĝi mi povas ĉiutage (dum lernejaj tagoj ekde la 14a horo) libere veturi tra la Tariftereno Münsterland. Belega afero, tielmaniere mi nur devas pagi parton de la vojo al la Movie Park. Nur tiun patron, kiu estas ekstere de mia Abono.

Se oni rigardas la retejon de la Tariftereno Münsterland, oni malkovras, ke ekzistas transirterenoj - ŝajne terenoj, kiuj ne apartenas al la Tariftereno Münsterland, sed tamen atingeblas per ĝi. Tion oni povus imagi.

Do rapide mi rigardis, kiom for mi povas iri kun mia abono kaj kio estas la vojo kaj la prezo de la lasta stacio en la transirtereno inter la VGM kaj VRR al la Movie Park. Tiam mi rimarkis, ke estis skribita eta 2, kun la informo, ke tio ne validas por VRR trajnoj. Tiu klarigo ne estis tre klara por mi, do mi alvokis la saĝan numeron por buso kaj trajno.

Afabla registrita virina voĉo volas inviti min al la parolanta horaro. Per simpla Weiter mi estas konektita al spertuloj, ĉar mi ja ne deziris horaron sed tarifinformojn.

Rapida-ĝoja muziko kun proksimume 120 bpm eksplodas en mian orelon kaj same ĝoja viro bonvenigas min kaj klarigas al mi post 2 minutoj kun malĝoja voĉo (jes, serioze) ke bedaŭrinde ĉiuj linioj momente estas okupataj,kaj mi ankoraŭ havu iom da pacienco. Tuj poste mi estas transdonita al vivanta homo.

Rezulto: La FunTicket tute ne validas por transirterenoj. Ĉar por tio ekzistas propra tarifo! Sed tio ne helpas al mi, ĉar ĝi nur validas al la transirterenoj de VRR, ne pli for. Bedaŭrinde mi jes devas veturi pli for por atingi Bottrop.

Do, mi nur devas preni VRR-tikedon por la VRR-Tereno. Sed ekde la lasta stacio de VGM aŭ ekde la unua stacio de VRR? Mi ja devas transiri la tariflimon. Do mi denove al vokis - por rapid-ĝoja ĵamado mi ekscias, ke mi devas informi min pri la NRW-Tarifo.

La NRW-Tarifo (de la franca énervé) - tion mi baldaŭ (post multa serĉado kaj denova alvoko ke la saĝa numero) eltrovis - ankaŭ ne estas la ĝusta elekto. Fakte mi bezonas KonektTikedon NRW.

Dum aldona serĉado mi trovis retejon kiu promesis ke ĝi povus doni ĉiujn informojn pri tio al mi. Post malmulta atendotempo oni informis min, ke tio estas afero de VRR kaj pro tio ili ne povas diri al mi la prezon. Ĉe la retejo de VRR oni tute male ne volis doni al mi informon, ĉar ja evidente la vojaĝo komencas ekster la VRR-tereno. Do, kio nun? Neniu respondecas?

Dank' al la saĝa numero mi ekscias, ke ili al mi ne povas diri ion pri tio al mi, ĉar la KonektoTikedo NRW ne apartenus al la NRW Tarifo. Kompreneble - tio ja estus lokika - kaj kial facile, se ankaŭ eblas komplika? Sed bonŝance ja ekzistas aldona telefonnumero de la germana fervojo, kiu povas helpi al mi pri tio.

Seb eŭrojn okdek - por unu direkto mi tuj ricevis kiel respondo. Ili parkere konas la respondojn, ĉar ili ĉam ricevas tiujn demandojn - tutkompreneble, la sistemo ja estus tute nekomprenebla kaj la informojn oni kiel mortulo fakte ne povus atingi. Kvaroptikedo, Gruptikedo aŭ Tien-/Reentikedo cetere ne ekzistas.

Bone - Finfine tio estas klara. Sed mi trovis aldonajn informojn. Ĉar - kia surprizo! - por tio tikedo tamen validas mia Junula BahnCard 25. Kaj por lernantoj kaj stundentoj ankaŭ ekzistas rabato. Do, finfine, jen mia rezulto:

NRW KonektTikedo (Ne NRW Tarifo) de Tarittereno VGM/RVM al Tariftereno VRR, Tien- kaj reenvojaĝo (je la sama tago) ekde la Tariftereno FunTicket Prezoŝtupo 3-8 ("Reto Münsterland") por unu plenkreskulo (Lernantoj/Studentoj) 2a klaso kun Junula Bahncard 25 2a klaso.

Ĉo por 6,75€. Kial?... Kial. tio. devas. esti. tiom. komplika?

Novaj fotoj kaj etaj plibonigoj

05.01.2011, 17:43

Hodiaŭ venas la unua aktualigo de mia rejeto. Jen superrigardoj de la ŝanĝoj:

  • Mi aldonis la novan fotoalbumon „Sellen en aŭtuno 2010“. La fotoj estis fotitaj en oktobro 2010.
  • Blogafiŝoj kaj ĉiuj miaj fotoj nun flattreblas. Flattr estas sistemo per kiu vizitantoj povas subteni retejojnalklakante Flattr-butonon. Per tio la kreanto ricevas iom da mono. Membiĝo haveblas je minimume 2€ monate. Do se vi volas subteni min aŭ aliajn rejetojn bonvolu registriĝi ĉe Flattr kaj diligente flattrumu ;-)
  • Multaj homoj ŝajne ne rimarkis la strangajn rulumskalojn de mia retejo. Tio ne plu okazu, ĉar mi metis etan helpilon kiu avertas vin ke ankoraŭ haveblas pli. Aldone nun ankaŭ ebla rulumi per la muso.
  • Sur la ĉefpaĝo nun ankaŭ ekzistas eta rimarko ke la bildetoj destre-sube ne estas dekoracio ;-)

Aldone mi iom plibonigis CSS kaj Javascript aferojn por plirapidigi la retejon.

Krome la nombro de paskaj ovoj (Eastereggs) kreskis - entute nun troveblas 3. Mi deziras al vi multan plezuron! :-)

Se vi ankoraŭ havas plibonigproponojn ne hezitu skribi komenton. Kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj legantoj rajtas komenti :-)

Nova retejo - nova blogo!

10.12.2010, 16:00

Saluton kaj Bonvenon en mia nova blogo!

Mia retejo revenis - sufiĉe longe vi devis atendi! Fakte la strukturo jam de jaroj pli malpli estis certa... sed aspekto kaj tekniko ofte ŝanĝigis kaj mi ĉiam rekreis ilin. Nun finfine mi atingis finan rezulton.

Me kredas ke eble kelkaj informoj pri la retejo povus interesi vin. Sufiĉe facilas superrigardi la enhavojn, kaj neniu kiu sufiĉe longe konas min surpriziĝu pro la dulingveco. Mi pli volas paroli pri la tekniko.

Mia nove retejo intence estas tre dinamike kaj uzas multe da AJAX - mi volas montri, kion oni hodiaŭ povas fari per tio kaj kiom mi kapablas. Oni ja ankaŭ konas Flash-retejojn - ankaŭ tian mi estus povinta konstrui sed tiu-ĉi havas ĉion kion Flash-paĝo ankaŭ havas. Konfesu, unu ĝi iomete aspektas kiel Flash, ĉu ne? La retejo funkcias laŭ mia scio sen problemoj en ĉiuj konataj kroziloj - se dezir- aŭ bezonata kompreneble ankaŭ sen JavaScript.

Mi skribis la retejon en JavaScript kaj PHP. Mi nur aldone uzas jQuery kun partoj de jQuery UI (sen Resize, mi mem reskreis tion) kun la aldonaĵoj Flip! (ŝanĝita), Hashchange kaj Background-Position Animations. La Google Closure Compiler kompaktigas ĉiujn JavaScript-dosierojn de 193KB al 187 KB, gzip ankoraŭ malpligrandigas ĉion al 53 KB. Simila afero okazas al la CSS-Dosieroj de mia retejo, kiuj per cssmin kaj gzip ankoraŭ ŝrumpas de 14KB al 2KB.

Kvankam mia retejo estas kreita de PHP kaj ankaŭ estas ŝanĝita per memkreita CMS, ĝi tamen estas statika. En sekreta sekcio de mia servilo mi povas rigardi la aktualan staton de mia retejo, sed tio, kion oni vidas ĉe www.NoMoKeTo.de, nur estas kopio de mia retpaĝo de la lasta dato en kiu mi aktualigis ĝin. PHP-skripto kreas je mia ordono pli ol 1500 HTML- kaj JSON-dosierojn. La solaj dinamikaj partoj de mia retejo estas la aŭtomata lingvorekono dum la unua vizito kaj la ekranfono-kreilo. Ĉiuj aliaj HTTP-petoj dank al mod_rewrite tuj montras al statikaj dosieroj, kio forte plialtigas la rapidecon de mia retejo.

Pri mia blogo mi nur povas diri: Ne ekspektu tro de mia ĝi. Ĝia unua celo estas informi pri miaj projektoj. Sed mi ne malimplicas, ke ankaŭ povas aperi afiŝoj pri aliaj temoj.

Ankaŭ la blogo uzas memskribitan programon, sed male al mia retejo ne estas statika. Mi finfine forlasas Wordpress, kiu neniam povis konvinki min pro manko de rapideco kaj plurlingveco. Elstara detalo estas, ke mi tradukas ĉiujn komentojn.

Fine mi volas danki al ĉiu, kiu subtenis la kreadon de la retejo. La unua persono estas Raphael Michel, la sola beta-testanto. Krome mi dankas al Joop Kiefte kaj André Müller por ideoj pri kunvenaj Esperanto-tradukoj de titoloj kaj kategorinomoj de mia retejo. Ankaŭ dankon al Wishu, kiu senfine ĝuste memorigis min pri la diferenco inter la germanaj vortoj "Website" kaj "Homepage". Mi ankaŭ dankas al la multaj homoj (speciale al Domenic Schröder), kiuj vidis kaj prijuĝis la unuan malneton.

Mi deziras al vi multan plezuron esplorante mian novan retejon!

(Mi kompreneble ĝojas pri komentoj!)

Prezento Blogo Fotoj Projekte